Arkeologio

La Centre nuntempe havas 1,040 arkeologiajn registrojn.

La elfosa laboro en la ibera vilaĝo Puig Castellar provizis grandan parton de la enhavo. El inter la trovoj ni atentigas pri  la fajrohundo malkovritan en unu el la ĉambroj de la vilaĝo, nuntempe en la muzeo Torre Balldovina.

Enestas ankaŭ tre bona reprezentado de la trovoj dum elfosadoj en diversaj neolitikaj setlejoj ĉe la brikejoj de Badalona, ​​kaj pluraj specimenoj de la romia periodo  kolektitaj ankaŭ en Badalona.

Krom ĉi tiu grava kataloga laboro, unu triono de la materialoj estas reviziota aŭ registrota laŭ arkeologia epoko.

1954_puig_castellar.jpg

Elfosadoj en la ibera vilaĝo Puig Castellar (1954). Laboro farita de la membroj de la Arkeologia grupo de la Migrada Centre Puigcastellar.