Historio

Paroli pri la Centre d'Estudis de la Natura del Barcelonès Nord (CENBN) [Societo por esploroj pri la naturo en Barcelonès Nord (norda parto de la regiono ĉirkaŭ Barcelono)] ne estas simple paroli pri la kultura historio de nia urbo, sed paroli majuskle pri Scienco, Politiko, Ekonomio, Socia Justeco aŭ klopodoj pri la Natura Medio.

La Centro oficiale naskiĝis la 23-an de aprilo 1985, sed ĝi vere ekestis en la fruaj 1950-aj jaroj, kiam grupeto de la "Centre Excursionista Puigcastellar" [Ekskursa societo en Puigcastellar, CEP] decidis organizi  Esplorfakon (inter ili: Joan Vaello, Didac Miejimolle kaj Joan Vicente), kiu poste   fariĝis "Grup Juvenil de Ciències Naturals" [Junulara Grupo pri Natursciencoj] ankaŭ en CEP, inter la jaroj 1966 kaj 1969.

La agado de la fonda grupo temis pri elfosadoj en la ibera vilaĝo Puig Castellar, kvankam kelkaj asociitoj ankaŭ    esploris en la fako paleontologio, kies rezultojn ili publikigis en tiutempaj sciencaj revuoj.

La granda  direkturno de ĉi tiu pionira grupo por la scienca esplorado  en nia urbo okazis kiam la inaŭguro (malgraŭ grandaj malfacilaĵoj) de la Urba Muzeo Puig Castellar la 8an de junio 1974, en la  teretaĝo de la strato Mossèn Camil Rossell, 75. La muzeo, dediĉita ĉefe al la eksponado de diversaj materialoj, komence konsistis el 22 montroŝrankoj dediĉitaj al natursciencoj (Geologio, Biologio, Malakologio, ...) kaj 16 dediĉitaj al Arkeologio (ĉefe kun trovaĵoj  el la iberia vilaĝo de Puig Castellar). Ĝi estis    taksata tiutempe kiel unu el la plej bonaj muzeaj ekspoziciejoj en Katalunio pri natursciencoj.

b-1974-1_museu-municipal.jpg

La fermo en 1986 de la Muzeo Puig Castellar devigis transloki ĉiujn materialojn kaj la bibliotekon al la nova Museu Torre Balldovina laŭ interkonsento subskribita en oktobro 1986. Fine, la inaŭguro de la nova muzeo okazis la 19-an de junio 1987.

Reage al la klare antaŭvidita disigon de la Urba Muzeo Puig Castellar, la ĝistiama administra teamo decidis krei novan societon por    pluvivigi la naturalismajn principojn. Tiel oni fondis la nunan "Centre d'Estudis de la Natura del Barcelonès Nord"-n, kies oficiala adreso situas en strato Pirineus. Tie oni konservis ek de tiam la materialojn, librojn, artikolojn nove kolektitajn aŭ produktitajn.

En 1985 CENBN aperigis la unuan numeron de ĝia bulteno, kiu ĝis hodiaŭ daŭre eldoniĝas (pli ol tridek jaroj poste). Oni interŝanĝas ĝin kun pli ol 100 societoj, muzeoj kaj universitatoj en la Iberia Duoninsulo kaj en Eŭropo.

Serĉadi plian lokon  fariĝis ĉiam pli kaj pli urĝa kaj malfacila pro la kvanto de materialoj konservitaj en la kolektoj kaj pro la manko de financaj rimedoj.

Estis pro la persisto, la kvalito de la sciencaj valoroj kaj pro la influo de la populara agado, ke fine la magistrato en septembro 1994 disponigis lokon situanta en strato Sant Josep Oriol, kiu kvankam malgranda por gastigi la tutajn kolektojn, malaltigis la premon pro manko de loko en la diversaj sekcioj de la Urba Muzeo.

B-1996_curset_.jpg

La Centre d'Estudis ĉiam partoprenis en multnombraj popolaj depostuloj en la urbo,    apud kulturdomoj, najbaraj asocioj kaj ekologiaj organizaĵoj, kunlaboris kun sciencaj organizaĵoj, publikigis multajn esplorartikolojn pri Paleontologio, Geologio, Botaniko, Malakologio, ... Organizis ĉiaspecajn kursojn, seminariojn, konferencojn, babiladojn, ... en la propra sidejo aŭ en aliaj.

Post dujara malsano forpasis Joan Vicente en 2010, kio estis tre forta bato por la asocio. Ĉio paraliziĝis, la plej fidelaj membroj laboris en la propraj postenoj kaj ne havis tempon por malfermi la sidejon, nek por respondi la multajn alvenintajn petojn, ... ĉio velkis.

Sed lia stampo, kiu inundis ĉion, revivigis la Centre d'Estudis, kun la malavara sindonemo de Roser Vicente (la filino de Joan), kiu fariĝis prezidanto de la organizo post unuanima voĉdonado de la membroj.

Ekde la komenco de scienca agado (50-aj jaroj de la dudeka jarcento) estis kolektitaj,    klasifikitaj, ordigitaj kaj stokitaj pli ol 20.000 specimenoj de fosilioj, mineraloj, rokoj, moluskoj, plantoj, ... kaj oni zorgas pri bibliografian kolekton ampleksanta 15.000 skribaĵojn rilatajn al la scienca mondo. Ĉion-ĉi estas je dispono de la publiko en nova datumbazo serĉebla en la reto.

G-paleontologia.JPG